Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 10

Predikanto 10:13-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
14Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li?
15Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo.
16Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue!
17Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni!
18De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo.
19Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio.
20Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.

Read Predikanto 10Predikanto 10
Compare Predikanto 10:13-20Predikanto 10:13-20