Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 2

Nombroj 2:25-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
25La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
26kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent.
27Apude staru tendare la tribo de Aŝer; kaj la princo de la Aŝeridoj estas Pagiel, filo de Oĥran;
28kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.
29Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Aĥira, filo de Enan;
30kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.
31Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmoviĝu la lastaj kun siaj standardoj.
32Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj. Ĉiuj kalkulitoj de la tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.
33Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
34Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili stariĝis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmoviĝadis, ĉiu laŭ sia familio, laŭ sia patrodomo.

Read Nombroj 2Nombroj 2
Compare Nombroj 2:25-34Nombroj 2:25-34