Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 26

Nombroj 26:10-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto.
11Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.
12La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj;
13de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj.
14Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.
15La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj;
16de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;
17de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.
18Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.
19La filoj de Jehuda: Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.
20Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj.
21Kaj la filoj de Perec estis: de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Ĥamul, la familio de la Ĥamulidoj.
22Tio estas la familioj de Jehuda, laŭ ilia nombro sepdek ses mil kvincent.
23La filoj de Isaĥar laŭ iliaj familioj: de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj;

Read Nombroj 26Nombroj 26
Compare Nombroj 26:10-23Nombroj 26:10-23