Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 22

Nombroj 22:36-41

Help us?
Click on verse(s) to share them!
36Kiam Balak aŭdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li ĝis tiu Moaba urbo, kiu troviĝas ĉe la limo apud Arnon, kiu estas ĉe la fino de la limo.
37Kaj Balak diris al Bileam: Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? ĉu efektive mi ne povas honori vin?
38Sed Bileam diris al Balak: Jen mi venis al vi; tamen ĉu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian buŝon, tion mi diros.
39Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-Ĥucot.
40Kaj Balak buĉis bovojn kaj ŝafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la ĉefoj, kiuj estis kun li.
41En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

Read Nombroj 22Nombroj 22
Compare Nombroj 22:36-41Nombroj 22:36-41