Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 22

Nombroj 22:17-31

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.
18Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ grandan.
19Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo.
20Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
21Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab.
22Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
23Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon.
24Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.
25Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis.
26Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.
27Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
28Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
29Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
30Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne.
31Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere.

Read Nombroj 22Nombroj 22
Compare Nombroj 22:17-31Nombroj 22:17-31