Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 1

Nombroj 1:2-46

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape.
3De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron.
4Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo.
5Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;
6de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
7de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab;
8de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar;
9de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon;
10de la filoj de Jozef: de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;
11de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;
12de Dan, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
13de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran;
14de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;
15de Naftali, Aĥira, filo de Enan.
16Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael.
17Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj.
18Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape,
19kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.
20Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
21prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.
22La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
23prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.
24La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
25prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.
26La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
27prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.
28La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
29prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.
30La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
31prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.
32La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
33prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.
34La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
35prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.
36La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
37prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.
38La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
39prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.
40La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
41prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.
42La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
43prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.
44Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo.
45Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael,
46la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.

Read Nombroj 1Nombroj 1
Compare Nombroj 1:2-46Nombroj 1:2-46