Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 19

Nombroj 19:2-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Jen estas la instrukcio de la leĝo, kiun la Eternulo starigis, dirante: Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon ruĝan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo.
3Kaj donu ĝin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku ĝin ekster la tendaron, kaj oni buĉu ĝin antaŭ li.
4Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el ĝia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per ĝia sango en la direkto al la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno.
5Kaj oni forbruligu la bovinon antaŭ liaj okuloj: ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian sangon kune kun ĝia sterko oni forbruligu.
6Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj ruĝan lanon kaj ĵetu en la brulaĵon de la bovino.

Read Nombroj 19Nombroj 19
Compare Nombroj 19:2-6Nombroj 19:2-6