Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 18

Nombroj 18:4-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Ili aliĝu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne ĉiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimiĝu al vi.
5Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraŭ la Izraelidoj.
6Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.
7Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en ĉio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaŭ la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimiĝos, estu mortigita.
8Kaj la Eternulo diris al Aaron: Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj: ĉion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenaĵon per leĝo eterna.
9Jen kio apartenas al vi el la plejsanktaĵoj, el la bruligataĵo: ĉiu ilia ofero, kiel ĉiu ilia farunofero, tiel ankaŭ ĉiu ilia pekofero kaj ĉiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktaĵo por vi kaj por viaj filoj.
10Sur la plej sankta loko manĝu tion; ĉiu virseksulo povas tion manĝi. Sankta ĝi estu por vi.
11Kaj jen kio apartenas al vi: iliaj donacataj oferdonoj el ĉiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.
12Ĉion plej bonan el oleo kaj ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.
13La unuaj produktoj de ĉio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.
14Ĉio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.
15Ĉiu utermalferminto el ĉiuj vivaj estaĵoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaŭ el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elaĉeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaŭ pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elaĉeton.
16Ilia elaĉeto estas: post la aĝo de unu monato prenu elaĉeton laŭ via takso, kvin siklojn da arĝento laŭ la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.
17Nur pro unuenaskito el bovoj aŭ pro unuenaskito el ŝafoj aŭ pro unuenaskito el kaproj ne prenu elaĉeton: ili estas sanktaĵo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
18Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustaĵo de skuofero kaj la dekstra femuro, ĝi apartenas al vi.
19Ĉiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaŭ la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.
20Kaj la Eternulo diris al Aaron: En ilia tero vi ne havos heredaĵon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredaĵo meze de la Izraelidoj.
21Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredaĵon dekonaĵon de ĉio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.

Read Nombroj 18Nombroj 18
Compare Nombroj 18:4-21Nombroj 18:4-21