Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 16

Nombroj 16:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj entreprenis Koraĥ, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,
2kaj stariĝis antaŭ Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj;
3kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, kaj diris al ili: Sufiĉe por vi! la tuta komunumo, ĉiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?
4Kaj Moseo tion aŭdis, kaj ĵetis sin vizaĝaltere.
5Kaj li ekparolis al Koraĥ kaj al lia tuta anaro, dirante: Morgaŭ la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si.
6Faru jenon: prenu al vi incensujojn, Koraĥ kaj lia tuta anaro,

Read Nombroj 16Nombroj 16
Compare Nombroj 16:1-6Nombroj 16:1-6