Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 15

Nombroj 15:9-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo;
10kaj da vino por verŝofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
11Tiel oni devas fari ĉe ĉiu bovo aŭ ĉe ĉiu ŝafo aŭ ĉe brutido el ŝafoj aŭ kaproj.
12Laŭ la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel ĉe ĉiu, laŭ ilia nombro.
13Ĉiu indiĝeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
14Kaj se loĝas inter vi fremdulo aŭ kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras.
15Por la tuta komunumo devas esti unu leĝo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; leĝo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaŭ por la fremdulo, estu antaŭ la Eternulo.
16Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun vi.
17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
18Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas,
19kaj vi manĝos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo.
20Kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu ĝin.

Read Nombroj 15Nombroj 15
Compare Nombroj 15:9-20Nombroj 15:9-20