Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 14

Nombroj 14:1-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto.
2Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto!
3Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro. Ĉu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon?
4Kaj ili diris unu al alia: Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.
5Tiam Moseo kaj Aaron ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj.
6Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris siajn vestojn,
7kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene: La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi ĝin, tiu lando estas tre, tre bona.
8Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos ĝin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
9Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.
10Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per ŝtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaŭ ĉiuj Izraelidoj.
11Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam incitados Min ĉi tiu popolo? kaj ĝis kiam ĝi ne kredos al Mi, malgraŭ ĉiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de ĝi?
12Mi frapos ĝin per pesto kaj ekstermos ĝin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol ĝi.

Read Nombroj 14Nombroj 14
Compare Nombroj 14:1-12Nombroj 14:1-12