Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 13

Nombroj 13:7-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7el la tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef;
8el la tribo de Efraim, Hoŝea, filo de Nun;
9el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu;
10el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi;
11el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi;
12el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali;
13el la tribo de Aŝer, Setur, filo de Miĥael;
14el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de Vofsi;
15el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi.
16Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hoŝea, filo de Nun, la nomon Josuo.
17Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton;
18kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ grandnombra;
19kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj;
20kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj.

Read Nombroj 13Nombroj 13
Compare Nombroj 13:7-20Nombroj 13:7-20