Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 13

Nombroj 13:1-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili.
3Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laŭ la ordono de la Eternulo; ĉiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj.
4Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de Ruben, Ŝamua, filo de Zakur;
5el la tribo de Simeon, Ŝafat, filo de Ĥori;
6el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune;
7el la tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef;
8el la tribo de Efraim, Hoŝea, filo de Nun;
9el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu;
10el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi;
11el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi;
12el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali;
13el la tribo de Aŝer, Setur, filo de Miĥael;
14el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de Vofsi;
15el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi.

Read Nombroj 13Nombroj 13
Compare Nombroj 13:1-15Nombroj 13:1-15