Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 11

Nombroj 11:2-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo preĝis al la Eternulo, kaj la fajro estingiĝis.
3Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, ĉar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.
4Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris: Kiu manĝigos al ni viandon?
5Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.
6Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj.
7Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio.
8La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj.
9Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao.

Read Nombroj 11Nombroj 11
Compare Nombroj 11:2-9Nombroj 11:2-9