Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 10

Nombroj 10:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.
3Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
4Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
5Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.
6Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.

Read Nombroj 10Nombroj 10
Compare Nombroj 10:1-6Nombroj 10:1-6