Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 9

Marko 9:13-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li ĉion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.
14Kaj veninte al la disĉiploj, ili vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili.
15Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.
16Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili?
17Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;
18kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.
19Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.
20Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.
21Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco.
22Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
23Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
24Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.
25Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
26Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis.
27Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.
28Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin?
29Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
30Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.
31Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj.
32Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.
33Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo?

Read Marko 9Marko 9
Compare Marko 9:13-33Marko 9:13-33