Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 7

Marko 7:13-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
14Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:
15ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
16Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
17Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo.
18Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;
19ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn.
20Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
21Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj,
22ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco;
23ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
24Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita.
25Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj.
26Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino.
27Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.

Read Marko 7Marko 7
Compare Marko 7:13-27Marko 7:13-27