Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 19

Luko 19:36-44

Help us?
Click on verse(s) to share them!
36Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.
37Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis;
38dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto.
39Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn.
40Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.
41Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi,
42dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj.
43Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin,
44kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

Read Luko 19Luko 19
Compare Luko 19:36-44Luko 19:36-44