Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 14

Luko 14:28-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
28Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin?
29Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin,
30dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.
31Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil?
32Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.
33Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo.
34Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata?

Read Luko 14Luko 14
Compare Luko 14:28-34Luko 14:28-34