Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 12

Luko 12:15-55

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.
16Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde;
17kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
18Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn.
19Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja.
20Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?
21Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.
22Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
23Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo.
24Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!
25Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
26Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?
27Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi: Eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el ĉi tiuj.
28Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ ekzistas, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!
29Kaj ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.
30Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.
31Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
32Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon.
33Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas.
34Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
35Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;
36kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos.
37Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili.
38Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aŭ dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, feliĉaj estas tiuj servistoj.
39Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.
40Vi ankaŭ estu pretaj, ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.
41Kaj Petro diris: Sinjoro, ĉu vi parolas ĉi tiun parabolon por ni, aŭ ankaŭ por ĉiuj?
42Kaj la Sinjoro diris: Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili ĝustatempe ilian porcion da nutraĵo?
43Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.
44Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super ĉio, kion li havas.
45Sed se tiu servisto diros en sia koro: Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj manĝos kaj trinkos kaj ebriiĝos,
46la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj tranĉe skurĝos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.
47Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn;
48sed tiu, kiu ne sciis, kaj laŭ siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.
49Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis?
50Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita!
51Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon;
52ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri.
53Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.
54Kaj li diris al la homamasoj: Kiam vi vidas nubon leviĝantan en la okcidento, vi tuj diras: Venos pluveto; kaj tiel fariĝas.
55Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj tiel fariĝas.

Read Luko 12Luko 12
Compare Luko 12:15-55Luko 12:15-55