Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 11

Luko 11:41-47

Help us?
Click on verse(s) to share them!
41Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.
42Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.
43Ve al vi, Fariseoj! ĉar vi amas la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj.
44Ve al vi! ĉar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.
45Kaj unu el la leĝistoj responde diris al li: Majstro, dirante ĉi tion, vi ankaŭ nin riproĉas.
46Kaj li diris: Ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn.
47Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis.

Read Luko 11Luko 11
Compare Luko 11:41-47Luko 11:41-47