Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 8

Levidoj 8:13-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per ĥitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
14Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.
15Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro, kaj sanktigis ĉi tiun, por pekliberigi ĝin.
16Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.
17Kaj la bovidon kaj ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian malpuraĵon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
18Kaj li alkondukis la virŝafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
19Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe.
20Kaj la virŝafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason.
21La internaĵojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan ŝafon sur la altaro; ĝi estis brulofero por agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22Kaj li alkondukis la duan virŝafon, la virŝafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
23Kaj li ĝin buĉis, kaj Moseo prenis iom el ĝia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
24Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe.
25Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.

Read Levidoj 8Levidoj 8
Compare Levidoj 8:13-25Levidoj 8:13-25