7Kiel por la pekofero, tiel ankaŭ por la kulpofero estu la sama leĝo; al la pastro, kiu pekliberigas per ĝi, al li ĝi apartenu.
8Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis.
9Kaj ĉiu farunofero, kiu estas bakita en forno aŭ pretigita en kaserolo aŭ sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis ĝin.
10Kaj ĉiu farunofero, miksita kun oleo aŭ seka, apartenu al ĉiuj Aaronidoj, al ĉiuj egale.
11Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:
12se iu ĝin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, ŝmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.
13Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero.
14Kaj li alportu unu el ili, el ĉiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, ĝi apartenu.