Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 7

Levidoj 7:11-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:
12se iu ĝin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, ŝmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.
13Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero.
14Kaj li alportu unu el ili, el ĉiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, ĝi apartenu.
15Kaj la viando de la danka pacofero estu manĝata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno.
16Sed se lia ofero estas sankta promeso aŭ memvola ofero, ĝi estu manĝata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaŭ en la sekvanta tago oni povas manĝi tion, kio restis el ĝi.
17Kaj kio restis el la viando de la ofero ĝis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.

Read Levidoj 7Levidoj 7
Compare Levidoj 7:11-17Levidoj 7:11-17