Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 27

Levidoj 27:4-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.
5Kaj se tio estos aĝulo de kvin jaroj ĝis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.
6Se tio estos aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da arĝento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da arĝento.
7Kaj se en la aĝo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.
8Kaj se li estas tro malriĉa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaŭ la pastro kaj la pastro taksu lin: konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.
9Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam ĉio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.
10Oni ne devas ĝin ŝanĝi nek anstataŭigi ĝin, bonan per malbona aŭ malbonan per bona; se tamen iu anstataŭigos bruton per bruto, tiam ĝi kaj ankaŭ ĝia anstataŭigito fariĝu konsekrita.
11Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaŭ la pastro;
12kaj la pastro taksos ĝin, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel taksos la pastro, tiel ĝi estu.
13Se la promesinto volos ĝin elaĉeti, li aldonu kvinonon al via takso.
14Se iu dediĉos sian domon kiel sanktaĵon al la Eternulo, tiam la pastro ĝin taksu, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel la pastro ĝin taksos, tiel ĝi restu.
15Sed se la dediĉinto volos elaĉeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj ĝi restos lia.
16Se el sia posedata kampo iu dediĉos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al ĝia semitaĵo: pro semitaĵo en la kvanto de ĥomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da arĝento.
17Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la afero restu laŭ via taksado.
18Sed se post la jubilea jaro li dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.

Read Levidoj 27Levidoj 27
Compare Levidoj 27:4-18Levidoj 27:4-18