Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 27

Levidoj 27:17-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la afero restu laŭ via taksado.
18Sed se post la jubilea jaro li dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.
19Se la dediĉinto volos elaĉeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laŭ via taksado, kaj ĝi restos lia.
20Sed se li ne elaĉetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam ĝi ne estos plu elaĉetebla.
21Kaj tiu kampo, kiam ĝi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita: ĝi fariĝos posedaĵo de la pastro.
22Kaj se iu dediĉos al la Eternulo kampon, kiun li aĉetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedaĵo,
23tiam la pastro kalkulu al li la takson ĝis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo.
24En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni ĝin aĉetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.
25Ĉiu via taksado estu laŭ la sankta siklo: el dudek geroj konsistu la siklo.
26Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dediĉu: ĉu ĝi estas bovo, ĉu ĝi estas ŝafo, ĝi apartenas al la Eternulo.
27Se ĝi estas bruto malpura, tiam oni devas elaĉeti ĝin laŭ via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se ĝi ne estos elaĉetita, oni vendu ĝin laŭ via taksado.

Read Levidoj 27Levidoj 27
Compare Levidoj 27:17-27Levidoj 27:17-27