Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 27

Levidoj 27:11-31

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaŭ la pastro;
12kaj la pastro taksos ĝin, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel taksos la pastro, tiel ĝi estu.
13Se la promesinto volos ĝin elaĉeti, li aldonu kvinonon al via takso.
14Se iu dediĉos sian domon kiel sanktaĵon al la Eternulo, tiam la pastro ĝin taksu, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel la pastro ĝin taksos, tiel ĝi restu.
15Sed se la dediĉinto volos elaĉeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj ĝi restos lia.
16Se el sia posedata kampo iu dediĉos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al ĝia semitaĵo: pro semitaĵo en la kvanto de ĥomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da arĝento.
17Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la afero restu laŭ via taksado.
18Sed se post la jubilea jaro li dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.
19Se la dediĉinto volos elaĉeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laŭ via taksado, kaj ĝi restos lia.
20Sed se li ne elaĉetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam ĝi ne estos plu elaĉetebla.
21Kaj tiu kampo, kiam ĝi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita: ĝi fariĝos posedaĵo de la pastro.
22Kaj se iu dediĉos al la Eternulo kampon, kiun li aĉetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedaĵo,
23tiam la pastro kalkulu al li la takson ĝis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo.
24En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni ĝin aĉetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.
25Ĉiu via taksado estu laŭ la sankta siklo: el dudek geroj konsistu la siklo.
26Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dediĉu: ĉu ĝi estas bovo, ĉu ĝi estas ŝafo, ĝi apartenas al la Eternulo.
27Se ĝi estas bruto malpura, tiam oni devas elaĉeti ĝin laŭ via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se ĝi ne estos elaĉetita, oni vendu ĝin laŭ via taksado.
28Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo.
29Ĉiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elaĉetita; li devas morti.
30Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo.
31Se iu volos elaĉeti ion el sia dekonaĵo, li aldonu al la valoro kvinonon.

Read Levidoj 27Levidoj 27
Compare Levidoj 27:11-31Levidoj 27:11-31