Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 26

Levidoj 26:15-45

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15kaj se vi malestimos Miajn leĝojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos ĉiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:
16tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj.
17Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin, kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
18Kaj se vi malgraŭ ĉi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.
19Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian ĉielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.
20Kaj vane konsumiĝos via forto; via tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
21Kaj se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laŭ viaj pekoj.
22Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos.
23Se ankaŭ per tio vi ne humiliĝos, sed plue agos kontraŭ Mi:
24tiam ankaŭ Mi agos kontraŭ vi, kaj Mi ankaŭ frapos vin sepoble pro viaj pekoj.
25Kaj Mi venigos sur vin venĝan glavon, kiu venĝos pro la interligo; kaj vi kolektiĝos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.
26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
27Kaj se vi malgraŭ tio ne obeos Min, kaj spitos Min:
28tiam Mi iros kontraŭ vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.
29Kaj vi manĝos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi manĝos.
30Kaj Mi detruos viajn altaĵojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
31Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn.
32Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri ĝi viaj malamikoj, kiuj ekloĝos sur ĝi.
33Kaj vin Mi disĵetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.
34Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.
35Dum la tuta tempo de dezerteco ĝi ripozos, kiom ĝi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi loĝis sur ĝi.
36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
37Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaŭ viaj malamikoj.
38Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formanĝos vin la lando de viaj malamikoj.
39Kaj la restintoj el vi senfortiĝos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaŭ pro la pekoj de siaj patroj ili senfortiĝos.
40Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min.
41Ankaŭ Mi iris kontraŭ ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiliĝos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,
42tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.
43La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam ĝi dezertiĝos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, ĉar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn leĝojn ilia animo abomenis.
44Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; ĉar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.
45Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antaŭuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaŭ la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio: Mi estas la Eternulo.

Read Levidoj 26Levidoj 26
Compare Levidoj 26:15-45Levidoj 26:15-45