Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 26

Levidoj 26:15-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15kaj se vi malestimos Miajn leĝojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos ĉiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:
16tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj.
17Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin, kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
18Kaj se vi malgraŭ ĉi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.
19Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian ĉielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.
20Kaj vane konsumiĝos via forto; via tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
21Kaj se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laŭ viaj pekoj.
22Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos.
23Se ankaŭ per tio vi ne humiliĝos, sed plue agos kontraŭ Mi:
24tiam ankaŭ Mi agos kontraŭ vi, kaj Mi ankaŭ frapos vin sepoble pro viaj pekoj.
25Kaj Mi venigos sur vin venĝan glavon, kiu venĝos pro la interligo; kaj vi kolektiĝos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.
26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
27Kaj se vi malgraŭ tio ne obeos Min, kaj spitos Min:
28tiam Mi iros kontraŭ vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.
29Kaj vi manĝos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi manĝos.
30Kaj Mi detruos viajn altaĵojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
31Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn.
32Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri ĝi viaj malamikoj, kiuj ekloĝos sur ĝi.
33Kaj vin Mi disĵetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.

Read Levidoj 26Levidoj 26
Compare Levidoj 26:15-33Levidoj 26:15-33