Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 26

Levidoj 26:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu ĉe vi, kaj ŝtonojn kun bildoj ne kuŝigu en via lando, por adorkliniĝi super ili: ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
2Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu: Mi estas la Eternulo.
3Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,
4tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktaĵojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.
5Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos sendanĝere en via lando.
6Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.
7Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaŭ vi de glavo.
8Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaŭ vi de glavo.

Read Levidoj 26Levidoj 26
Compare Levidoj 26:1-8Levidoj 26:1-8