Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 25

Levidoj 25:7-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, ĉiuj ĝiaj produktaĵoj estu kiel manĝaĵo.
8Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn.
9Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando.
10Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio.
11Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj.
12Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn.
13En tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo.
14Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aŭ se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.
15Laŭ la kalkulo de la jaroj post la jubileo aĉetu de via proksimulo; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.
16Laŭ la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; ĉar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi.
17Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.

Read Levidoj 25Levidoj 25
Compare Levidoj 25:7-17Levidoj 25:7-17