Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 23

Levidoj 23:19-36

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Pretigu ankaŭ unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaraĝajn ŝafidojn kiel pacoferon.
20Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kun la du ŝafidoj; ĝi estu sanktaĵo al la Eternulo por la pastro.
21Kaj proklamu en tiu tago: sankta kunveno estu ĉe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna leĝo en ĉiuj viaj loĝejoj en viaj generacioj.
22Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestaĵon de via rikolto ne kolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo lasu tion: Mi estas la Eternulo, via Dio.
23Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
24Diru al la Izraelidoj jene: En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.
25Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
26Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
27Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu ĉe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
28Kaj faru nenian laboron en tiu tago, ĉar ĝi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaŭ la Eternulo, via Dio.
29Ĉiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermiĝos el inter sia popolo.
30Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter ĝia popolo.
31Faru nenian laboron; ĝi estu eterna leĝo en viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.
32Granda sabato ĝi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la naŭa tago de la monato, de vespero ĝis vespero festu vian sabaton.
33Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
34Diru al la Izraelidoj jene: Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de laŭboj dum sep tagoj al la Eternulo.
35En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
36Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo ĝi estas, faru nenian laboron.

Read Levidoj 23Levidoj 23
Compare Levidoj 23:19-36Levidoj 23:19-36