1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi: Mi estas la Eternulo.
3Diru al ili: Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktaĵoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpuraĵon, tiam tiu animo ekstermiĝos de antaŭ Mi: Mi estas la Eternulo.
4Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aŭ elfluon, tiu ne manĝu la sanktaĵojn, ĝis li puriĝos. Kiu ektuŝis iun, kiu malpuriĝis per mortinto, aŭ kiu havas elfluon de semo;
5aŭ kiu ektuŝis ian rampaĵon, per kiu li malpuriĝis, aŭ iun homon, de kiu li malpuriĝis per ia lia malpuraĵo;