Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 21

Levidoj 21:1-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili: Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;
2krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;
3kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per ŝi li povas sin malpurigi.
4Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.
5Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn.
6Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.
7Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio.
8Tial tenu lin sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.
9Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.
10La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn.

Read Levidoj 21Levidoj 21
Compare Levidoj 21:1-10Levidoj 21:1-10