Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 20

Levidoj 20:10-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.
11Kaj se iu kuŝis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaŭ ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
12Kaj se iu kuŝis kun sia bofilino, ili ambaŭ estu mortigitaj: abomenaĵon ili faris, ilia sango estu sur ili.
13Kaj se iu kuŝis kun viro kiel kun virino, abomenaĵon ili ambaŭ faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
14Kaj se iu prenis virinon kaj ŝian patrinon, tio estas malĉastegeco: per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malĉasteco inter vi.
15Kaj se iu kuŝis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaŭ la bruton mortigu.
16Kaj se virino alproksimiĝis al ia bruto, por sekskuniĝi kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
17Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aŭ filinon de sia patrino, kaj li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio estas maldecaĵo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaŭ la okuloj de sia popolo: la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.
18Kaj se iu kuŝis kun virino dum ŝia malsano kaj malkovris ŝian nudecon, li vidatigis ŝian elfluejon kaj ŝi malkovris la elfluejon de sia sango: ili ambaŭ estu ekstermitaj el inter sia popolo.
19Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; ĉar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.
20Kaj se iu kuŝis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo: ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj.
21Kaj se iu prenis la edzinon de sia frato, tio estas malpuraĵo: la nudecon de sia frato li malkovris, seninfanaj ili estos.
22Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne elĵetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie loĝi.

Read Levidoj 20Levidoj 20
Compare Levidoj 20:10-22Levidoj 20:10-22