Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 19

Levidoj 19:12-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
12Kaj ne ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo.
13Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno.
14Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
15Ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne estu partia por malriĉulo kaj ne estimu potenculon; juste juĝu vian proksimulon.
16Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraŭ la sango de via proksimulo: Mi estas la Eternulo.
17Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.
18Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem: Mi estas la Eternulo.
19Miajn leĝojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.
20Se viro kuŝas kun virino pro semo, kaj ŝi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraŭ ne elaĉetita aŭ ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, ĉar ŝi ne estis libera.
21Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno virŝafon kiel pekoferon.
22Kaj la pastro pekliberigos lin per la virŝafo de pekofero antaŭ la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.
23Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon manĝodonan, tiam rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj.
24En la kvara jaro ĉiuj ĝiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.
25Sed en la kvina jaro vi povas manĝi ĝiajn fruktojn, kolektante por vi ĝiajn produktaĵojn: Mi estas la Eternulo, via Dio.
26Ne manĝu kun sango; ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe.
27Ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.
28Entranĉojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi: Mi estas la Eternulo.
29Ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin; por ke la lando ne fariĝu prostituista kaj por ke la lando ne pleniĝu de malĉasteco.
30Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu: Mi estas la Eternulo.
31Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
32Antaŭ grizulo stariĝu, kaj respektu la vizaĝon de maljunulo, kaj timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
33Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.
34Kiel indiĝeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.
35Ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.

Read Levidoj 19Levidoj 19
Compare Levidoj 19:12-35Levidoj 19:12-35