Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 14

Levidoj 14:2-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Jen estas la leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin: oni venigu lin al la pastro;
3kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektaĵo de la lepro saniĝis ĉe la leprulo,
4tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon.
5Kaj la pastro ordonos buĉi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.
6Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaŭ la cedran lignon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo buĉita super la fluakvo.
7Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.
8Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos ĉiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.
9En la sepa tago li forrazos ĉiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, ĉiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li fariĝos pura.
10Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log’on da oleo.
11Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
12Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log’o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
13Kaj li buĉos la ŝafidon sur la loko, sur kiu oni buĉas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; ĉar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; ĝi estas plejsanktaĵo.
14Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

Read Levidoj 14Levidoj 14
Compare Levidoj 14:2-14Levidoj 14:2-14