Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 14

Levidoj 14:14-40

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
15Kaj la pastro prenos iom el la log’o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton.
16Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo.
17Kaj el la restaĵo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.
18Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo.
19Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li buĉos la bruloferon.
20Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.
21Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo;
22kaj du turtojn aŭ du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.
23Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaŭ la Eternulon.
24Kaj la pastro prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log’on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
25Kaj li buĉos la ŝafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos ĝin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
26Kaj el la oleo la pastro verŝos sur sian maldekstran manplaton.
27Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaŭ la Eternulo.
28Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero.
29Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaŭ la Eternulo.
30Kaj li faros el unu el la turtoj aŭ el la kolombidoj, laŭ la grado de lia bonstato,
31kiom permesos lia bonstato — el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo.
32Tio estas la leĝo pri persono, kiu havas infektaĵon de lepro kaj kiu ne estas sufiĉe bonstata dum sia puriĝado.
33Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
34Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedaĵon, kaj Mi ĵetus infektaĵon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos,
35tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene: Sur mia domo aperis io simila al infektaĵo.
36Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaŭ ol venos la pastro, por rigardi la infektaĵon, por ke ne malpuriĝu ĉio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon.
37Kaj li rigardos la infektaĵon, kaj se li vidos, ke estas infektaĵo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aŭ ruĝetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la supraĵo de la muro,
38tiam la pastro eliros el la domo antaŭ la pordon de la domo, kaj li ŝlosos la domon por sep tagoj.
39Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la muroj de la domo,
40tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la ŝtonojn, sur kiuj estas la infektaĵo, kaj oni ĵetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.

Read Levidoj 14Levidoj 14
Compare Levidoj 14:14-40Levidoj 14:14-40