Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 13

Levidoj 13:38-57

Help us?
Click on verse(s) to share them!
38Se sur la haŭto de la korpo de iu viro aŭ virino aperos makuloj, makuloj blankaj,
39kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la haŭto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam ĝi estas likeno, kiu ekfloris sur la haŭto; li estas pura.
40Se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.
41Se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo; li estas pura.
42Sed se sur la senharaĵo aŭ sur la kalvaĵo estos infektaĵo blanke-ruĝeta, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo.
43Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la ŝvelaĵo de la infektaĵo estas blanke-ruĝeta sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo, kiel aspektas lepro sur la haŭto de la korpo,
44tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura: sur lia kapo estas lia infektaĵo.
45Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura, malpura!
46La tutan tempon, dum la infektaĵo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo.
47Kaj se estos infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ sur vesto lina,
48ĉu sur la fundamentaĵo, ĉu sur la enteksitaĵo, el lino aŭ el lano, ĉu sur felo, ĉu sur ia felaĵo,
49kaj la infektaĵo estos verdeta aŭ ruĝeta sur la vesto aŭ sur la felo, sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur la felaĵo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro, kaj oni devas montri ĝin al la pastro.
50Kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj.
51Kaj li rigardos la infektitaĵon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la vesto, aŭ sur la fundamentaĵo, aŭ sur la enteksitaĵo, aŭ sur ia felaĵo, tiam la infektaĵo estas lepro pereiga; ĝi estas malpura.
52Kaj oni forbruligu la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon el lano aŭ el lino aŭ ĉian felaĵon, sur kiu estos la infektaĵo; ĉar ĝi estas lepro pereiga, per fajro oni devas ĝin forbruligi.
53Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo,
54tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektaĵo, kaj li enŝlosos ĝin denove por sep tagoj.
55Kaj la pastro rigardos la infektaĵon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektaĵo ne ŝanĝis sian aspekton kaj la infektaĵo ne disvastiĝis, tiam ĝi estas malpura, per fajro oni ĝin forbruligu; ĝi estas penetriĝintaĵo sur la antaŭa aŭ malantaŭa flanko.
56Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li deŝiru ĝin de la vesto aŭ de la felo aŭ de la fundamentaĵo aŭ de la enteksitaĵo.
57Se ĝi denove aperos sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo, tiam ĝi estas florantaĵo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektaĵo.

Read Levidoj 13Levidoj 13
Compare Levidoj 13:38-57Levidoj 13:38-57