Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 11

Levidoj 11:3-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi.
4Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
5kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
6kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
7kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi.
8Ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.
9Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi.
10Sed ĉiuj, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi;
11kaj ili estu abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn abomenu.
12Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn, estas abomenindaĵo por vi.
13Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj, ili estas abomenindaĵoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
14kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco,
15ĉiun korvon kun ĝia speco,
16kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco
17kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison
18kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron
19kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
20Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi.
21Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.
22La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco.
23Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.
24Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero;
25kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero:
26ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura.
27Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
28Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.
29Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco

Read Levidoj 11Levidoj 11
Compare Levidoj 11:3-29Levidoj 11:3-29