2Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:
3ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi.
4Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
5kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
6kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
7kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi.