Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 8

Juĝistoj 8:1-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Efraimidoj diris al li: Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraŭ Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.
2Sed li diris al ili: Kion mi faris nun similan al via faro? ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?
3En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.
4Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
5Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan.
6Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?
7Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
8Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot.
9Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.
10Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

Read Juĝistoj 8Juĝistoj 8
Compare Juĝistoj 8:1-10Juĝistoj 8:1-10