Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 7

Juĝistoj 7:8-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.
9En tiu nokto la Eternulo diris al li: Leviĝu, iru malsupren en la tendaron; ĉar Mi transdonas ĝin en viajn manojn.
10Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,
11kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro.
12La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj ĉiuj orientanoj kuŝis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.
13Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras: Mi vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis.
14Tiam lia kamarado respondis, dirante: Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
15Kaj kiam Gideon aŭdis la rakonton pri la sonĝo kaj la klarigon de ĝia signifo, li adorkliniĝis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris: Leviĝu, ĉar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
16Kaj li dividis la tricent homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj.
17Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaŭ vi.
18Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la Eternulo kaj pro Gideon!
19Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj.

Read Juĝistoj 7Juĝistoj 7
Compare Juĝistoj 7:8-19Juĝistoj 7:8-19