Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 4

Juĝistoj 4:15-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede.
16Kaj Barak persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.
17Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la domo de la Kenido Ĥeber.
18Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo.
19Kaj li diris al ŝi: Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin.
20Kaj li diris al ŝi: Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros: Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas.
21Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis.
22Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio.

Read Juĝistoj 4Juĝistoj 4
Compare Juĝistoj 4:15-22Juĝistoj 4:15-22