Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 3

Juĝistoj 3:5-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj la Izraelidoj loĝis meze de la Kanaanidoj, Ĥetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj Ĥividoj kaj Jebusidoj.
6Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
7Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
8Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kuŝan-Riŝataim, reĝo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kuŝan-Riŝataim dum ok jaroj.
9Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
10Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim.
11Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.
12Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
13Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.
14Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum dek ok jaroj.
15Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, reĝo de Moab.
16Kaj Ehud faris al si glavon dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
17Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.
18Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
19Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj tiu diris: Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li.
20Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo.
21Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel,
22ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo.
23Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin.
24Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto.
25Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero.
26Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.

Read Juĝistoj 3Juĝistoj 3
Compare Juĝistoj 3:5-26Juĝistoj 3:5-26