Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 5

Josuo 5:10-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
10Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jeriĥo.
11Kaj ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago.
12Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
13Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj?
14Kaj tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?

Read Josuo 5Josuo 5
Compare Josuo 5:10-14Josuo 5:10-14