Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 15

Josuo 15:8-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Kaj la limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo leviĝas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraŭ la valo de Hinom, kiu estas ĉe la fino de la valo Refaim norde.
9Kaj de la supro de la monto la limo turniĝas al la fonto de la akvo Neftoaĥ kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turniĝas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
10Kaj la limo turniĝas de Baala okcidenten al la monto Ŝeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj malleviĝas al Bet-Ŝemeŝ kaj iras al Timna;
11kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turniĝas al Ŝikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas ĉe la maro.
12La okcidenta limo estas la Granda Maro. Ĉi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
13Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).
14Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak: Ŝeŝaj kaj Aĥiman kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.
15Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer.
16Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
17Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
18Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno, kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
19Kaj ŝi diris: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj li donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
20Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj.
21Kaj la urboj ĉe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj Jagur
22kaj Kina kaj Dimona kaj Adada
23kaj Kedeŝ kaj Ĥacor kaj Jitnan,
24Zif kaj Telem kaj Bealot
25kaj Ĥacor-Ĥadata kaj Keriot-Ĥecron (tio estas Ĥacor),
26Amam kaj Ŝema kaj Molada
27kaj Ĥacar-Gada kaj Ĥeŝmon kaj Bet-Pelet

Read Josuo 15Josuo 15
Compare Josuo 15:8-27Josuo 15:8-27