Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 14

Josuo 14:6-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido: Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadeŝ-Barnea.
7Mi havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadeŝ-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laŭ mia konscienco.
8Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuraĝigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.
9Kaj Moseo ĵuris en tiu tago, dirante: La tero, sur kiu paŝis via piedo, estos posedaĵo por vi kaj por viaj filoj eterne, ĉar vi obeis la Eternulon, mian Dion.
10Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la aĝon de okdek kvin jaroj.
11Ankoraŭ hodiaŭ mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.

Read Josuo 14Josuo 14
Compare Josuo 14:6-11Josuo 14:6-11