Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 13

Josuo 13:21-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
21kaj ĉiuj urboj de la ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de Siĥon, kiuj loĝis en la lando.
22Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorĉiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.
23Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono. Tio estas la posedaĵo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
24Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj familioj.
25Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj ĉiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, ĝis Aroer, kiu estas antaŭ Raba;
26kaj de Ĥeŝbon ĝis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Maĥanaim ĝis la limo de Debir;
27kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
28Tio estas la posedaĵo de la Gadidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
29Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj.

Read Josuo 13Josuo 13
Compare Josuo 13:21-29Josuo 13:21-29