2Jen estas la tero, kiu restas: ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj, kaj la tuta lando de la Geŝuridoj;
3komencante de Ŝiĥor, kiu estas antaŭ Egiptujo, ĝis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filiŝtaj: de Gaza, kaj de Aŝdod, de Aŝkelon, de Gat, kaj de Ekron;
4kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, ĝis Afek, ĝis la limoj de la Amoridoj;
5kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto Ĥermon, ĝis Ĥamat;
6ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.